Temo: “AMIKA RONDO en N.Tagil

Internaciaj E-tagoj en la urbo N.Tagil estas organizataj de la loka Esperanta klubo helpe de la urba kultura Asocio de Amikeco kun aliaj landoj.

La urbo N.Tagil estas la dua granda urbo en Sverdlovska regiono (Meza Uralo) kun la ĉefa urbo Jekaterinburgo. En ĝi loĝas proksimume 350 000 homoj.

La renkonto okazos en aŭgusto ĉar en la monato la urbo festas sian naskiĝon kaj festoj okazos en ĉiuj distriktoj de la urbo.

La unuan sabaton de la monato kutime okazas promenado sur la Lisja (Vulpa) monto kiu havas malnovan gardoturon kaj de kiu oni povas vidi la tutan urbon kun bela lago en la centro, teatro, preĝejoj kaj verda parko kun fontanoj kaj karuseloj. Dum la tago el la centro de la urbo homoj en belaj vestaĵoj iras kun muziko al la monto kaj aranĝas sur la monto feston kun ludoj, kantoj, dancoj,ekspozicioj, foiro. Ankaŭ ni planas partopreni en la procesio, uzante nian lingvon.

En la urbo ni vizitos ankaŭ muzeojn inter kiuj estas tre unika muzeo de metalaj pletoj.

Dum la tagoj esperantistoj ekskursos (ekskursgvidantoj estas esperantistoj!) ankaŭ en la apudajn urbetojn de nia Sverdlovska regiono – Nevjansko, kie ni vizitos klinitan turon, la mirindan muzeon de pasinteco, veturos por du tagoj en la urbon Verhoturje kie estas monahejo kun rekonstruitaj preĝejoj kaj vizitos Visimon, kie estas belega naturo kaj proksime estas la limo inter Eŭropo kaj Azio.

Certe ni organizos por esperantistoj interkonan vesperon, vesperojn ĉe la fajro kun bakita terpomo, estos kantajn kaj ludajn vesperojn, metiejojn kun farboj kaj argilo por tiuj, kiuj ŝatas arton.

Krome ni planas paroligajn kursojn por komencantoj kaj  renkontiĝojn kun interesaj homoj – pentristoj, ĵurnalistoj, bibliotekistoj. Ni esperas ke vi povas rakonti al ni pri viaj hobioj kaj kutimoj de via popolo, via urbo kaj, se eblas, bonvolu preni viajn artaĵojn kaj fotojn de viaj hejmaj lokoj – ni faros ekspoziciojn!

La informon kun fotoj pri nia klubo vi povas rigardi en

www.k9698.narod.ru

Bonvenon al nia gastama urbo

 

 

 

Hosted by uCoz